Francis Ford Coppola
El Vikipedio
Francis Ford Coppola | |
---|---|
usona filmreĝisoro | |
Naskiĝo | 7-a de aprilo 1939 Detroit, Miŝigano, Usono |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Usona reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktoro Francis Ford COPPOLA [fransis ford KOPola] naskiĝis je la 7-a de aprilo 1939 en Detroit, Miŝigano. Post kiam li lernis sian metion ĉe UCLA li faris plurajn mallongajn filmojn kaj la scenaron por "Patton". Coppola famiĝis dum la jaroj 1970aj kiel direktoro de The Godfather kaj The Godfather Part II, kiuj ambaŭ gajnis la Oskaron en la kategorio Plej Bona Filmo; la dua la unua sekvaĵo tion farinta.
Sekve al tiu sukceso, li ekfilmigis ambician version de la romano Heart of Darkness de Jozef Konrad, rescenigita dum la Vjetnama milito. La filmo, Apocalypse Now ("Apokalipso Nun"), estis tiel atakata de problemoj, inkluzive de tajfunoj, drogmisuzo, kaj mensmalsanigado, kaj tiel ofte malfruigita, ke oni ofte kromnomis ĝin "Apokalipso Iam Ajn". La filmon same laŭdis kaj malamis la kritikuloj kiam ĝi finfine ekaperis, kaj la kosto preskaŭ bankrotigis la naskiĝantan studion de Coppola, American Zoetrope. Post longa emeritiĝo, Coppola rekomecis direkti, kun iom da sukceso komerca kaj kritika. The Godfather Part III, la tria epizodo de tiu epopa trilogio, aperis en 1990.
Li ankaŭ produkis la ekfamigan filmon de George Lucas, American Grafitti.
Li havas unu filino, Sofia Coppola, kiu ankaŭ fariĝis fama reĝisoro.
Famaj filmoj:
- Dementia 13 (Usono/Irlando, 1963)
- The Godfather (Usono, 1971)
- The conversation (Usono, 1973)
- The Godfather, Part II (Usono, 1974)
- Apocalypse now (Usono, 1979)
- Rumble fish (Usono, 1983)
- The Cotton Club (Usono, 1984)
- Tucker : the man and his dream (Usono, 1988)
- The Godfather, Part III (Usono, 1990)
- Bram Stoker’s Dracula (Usono, 1992)
- Jack (Usono, 1996)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.lib.berkeley.edu/MRC/CoppolaBib.html
http://www.niebaum-coppola.com/site.php
http://www.imdb.com/name/nm0000338
http://www.24liesasecond.com/site2/index.php?page=2&task=index_onearticle.php&Column_Id=82