Friedrich Ernst Dorn
El Vikipedio
Friedrich Ernst DORN (naskiĝis la 27-an de julio 1848 en Guttstadt, nuntempe nomita Dobre Miasto; mortis la 13-an de junio 1916 en Halle (Saale)) estis germana fizikisto.
De 1865 ĝis 1869 li studis matematikon kaj natursciencojn en la universitato de Kenigsbergo; en 1871 li doktoriĝis pri matematiko. Ĝis 1873 li laboris kiel instruisto en Kenigsbergo kaj Berlino, poste li habilitiĝis en Greifswald kaj iĝis profesoro de fiziko en Breslau. En la jaro 1881 li transprenis profesoran postenon en Darmstadt, en 1886 li eklaboris en Halle (Saale).
La plej granda merito de Friedrich Ernst Dorn estis la malkovro de la radono en la jaro 1900. Ekzamenante la disfalon de radiumo li rimarkis tiun ĉi gazon kaj donis al ĝi la nomon Radium Emanation (= el radiumo emananta).