Halle (Saale)
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Saksio-Anhalto > Halle (Saale) < Urbo
Regiona ŝtato: | Saksio-Anhalto |
Areo: | 135,0 km² |
Loĝantaro: | 237.987 (2003-07-31) |
Loĝantara denseco: | 1.763/km² |
Alteco: | averaĝe 87 m super la marnivelo |
Situo: | 51º 28' NO 11º 58' OR |
Horzono: | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
Germana retpaĝo: | www.halle.de |
Esperanto-organizo: | Esperanto-grupo Panoramo |
Halle ĉe Saale - laŭ statuto la oficiala nomo estas Halle (Saale) - estas urbo en meza Germanio. Ĝi estas la plej granda urbo de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj unu el la tri administradcentroj de ĝi. Ĝi havas la statuson de memstara urbo kaj samtempe en ĝi situas la administrejo de la ĉirkaŭanta distrikto. Najbaraj pli grandaj urboj estas Lepsiko ĉ. 30 km sudoriente, Magdeburgo, ĉ. 90 km norde, Dresdeno, ĉ. 130 km oriente kaj Berlino, ĉirkaŭ 148 km nordoriente.
Halle famas kiel "kultura ĉefurbo" de Saksio-Anhalto pro sia riĉa kultura vivo. Halle estas la sidejo de la universitato Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg, kies parto en Wittenberg estas unu el la plej unuaj universitatoj en Eŭropo. Ankaŭ la fama scienca asocio Leopoldina kaj du aliaj altlernejoj hejmas en la urbo. Halle estas grava kruciĝo de fervojoj (ekde 1838).
En la GDR-tempo Halle estis forte influata de la ĉirkaŭanta kemia industrio. Ekde 1989 la malpurigado de la naturo per kemiaĵoj el la industrio ege reduktiĝis. La industrio nun orientiĝas al novaj teknologioj - ekzemple en Heide Süd (urboparto de Halle, "erikejo suda") kaj sur Weinberg (urboparto "vitejo") en novaj industriaj parkoj. Ankaŭ firmaoj pri novaj mediaĵoj kreskis. En Halle troviĝas la plej malnova ĉokoladfarejo Halloren (antaŭe David kaj filoj). En 2004 ĝi festas sian 200-jariĝon. Aliaj grandaj firmaoj de nutraĵindustrio en Halle estas Kathi (bakaĵoj - pretaj kaj duonpretaj) kaj Krüger (kafo, koncentraĵoj por fari trinkaĵojn).
En la jaro 1890 Halle havis pli ol 100.000 enloĝantojn, pro tio ĝi fariĝis grandurbo. Okcidente de la rivero Saale estis konstruata nova loĝurbo Halle-Neustadt (Halle-Novurbo), kiu havis eĉ proprajn administrajn instituciojn. Post la unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj oni ankaŭ unuigis ambaŭ urbojn. Tiam vivis 316.000 homoj en Halle. Dum la lastaj jaroj multaj homoj forlasis la urbon (ĉefe por serĉi laboron en la okcidenta parto de Germanio). Nuntempe la nombro de la enloĝantoj stabiliĝas.
En Halle naskiĝis la komponisto Georg Friedrich Händel.
Saksio-Anhalto | |
---|---|
Regionaj subdistriktoj | |
Altmarkkreis Salzwedel ~ Anhalt-Zerbst ~ Aschersleben-Staßfurt ~ Bernburg ~ Bitterfeld ~ Bördekreis ~ Burgenlandkreis ~ Halberstadt ~ Jerichower Land ~ Köthen ~ Mansfelder Land ~ Merseburg-Querfurt ~ Ohrekreis ~ Quedlinburg ~ Saalkreis ~ Sangerhausen ~ Schönebeck ~ Stendal ~ Weißenfels ~ Wernigerode ~ Wittenberg |
|
Eksterregionaj urboj | |
Dessau ~ Halle (Saale) ~ Magdeburgo |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |