Friedrich Wilhelm Ellersiek
El Vikipedio
Friedrich Wilhelm ELLERSIEK (1880-1959) (elerzik) (ps. Argus; Eko, k.a.) estis germana esperantisto, eldonisto kaj redaktoro. Naskiĝis en la 2-a de junio 1880 en Calvorde. Ĉefe Esperanta eldonisto de 1909. Redaktanto de Germana Esperantisto kaj Esperanto Praktiko. LK. Ĉefo de vojaĝoficejo Transmondo-Reisedienst. Praktike uzis Esperanton ankaŭ por aranĝo de ĉiujaraj karavanoj al UK.
[redaktu] Verkoj
- kiel Argus: Pro kio? Originala romano, 1921;
- Multaj originalaj artikoloj kaj tradukaĵoj en siaj gazetoj.
- Babiladoj en Esperanto Praktiko.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
Vidu ankaŭ: Friedrich Ellersiek G. m. b. H.