Fucking
El Vikipedio
Fucking ["fUkIN]) estas vilaĝeto kun proksimume 150 enloĝantoj en la ĉirkaŭaĵo de Salzburg. La historio de la vilaĝo sub tiu nomo datas minimume de la jaro 1070. Fucking estas nomata laŭ viro de la 6-a jarcento, s-ro Focko. La finaĵo -ing indikas ke temas pri kolonio.
Parolantoj de la angla lingvo opinias ke la nomo Fucking estas tre ridiga ĉar ĝi signifas en tiu lingvo "fiki". Amaso da turistoj sin fotigas antaŭ la loĝnomŝildoj. Tre regule oni ŝtelas tiujn ŝildojn, ĝis plurfoje monate... T-ĉemizoj kun la nomo de la vilaĝeto estas tre facile vendataj surloke.
En la jaro 2004 la enloĝantoj voĉdonis pri la nomo Fucking, sed decidis gardi ĝin. En la najbareco de Fucking troviĝas la vilaĝoj Windpassing ("furzi") kaj Wank am See ("to wank" = onani).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Foto de la loĝnomŝildo
- Fucking.at
- Kaart (Encarta)
- Turismo en Fucking
- Artikolo pri la malaprobita nomŝanĝo (Ananova)