Fulmaro
El Vikipedio
Fulmaroj estas genro Fulmarus el la procelariedoj, kie estas du elstaraj specoj: unu nordhemisfera kaj alia sudhemisfera.
[redaktu] Aspekto
La norda fulmaro, Fulmarus glacialis, longas je 48 cmj kaj ties flugiloj 100 ĝis 117 cmj. Ĝi estas griza kaj havas blankajn kapon kaj bruston. Ili povas esti ĉu pli blankaj ĉu pli grizaj, sed ambaŭ formoj havas en grizaj flugiloj antaŭpintajn blankajn makulojn. La bekoj estas flavaj kaj la kruroj bluecaj.
Tiu ĉi birdo ofte estas konfuzigita kun mevoj, sed ties nasa tubo pruvas, ke temas pri membro de petrela familio. Aldone ili havas pli fortikajn kolojn kaj pri mallongajn kaj dikajn bekojn.
[redaktu] Vivo
Rigidigante ĝiajn flugilojn, la fulmaro permesas la venton, ke tiu ĉi forportu ĝin super rokoj kaj ondoj ĉu ŝvebante ĉu plonĝfalante per surpriziga viglo.
Tiu ĉi griznigra birdo nestigas en klifoj, kie demetas unu ovon sur rokaj elstaraĵoj. Malsimile mal- aŭ mezgrandaj petreloj nek estas noktaj bredantoj nek uzas ternestojn. Bredantoj kaj bredatoj povas ekspeli malbonodoregan stomakoleon ĝis 2 mj. por defendi sin. Tiu oleo difektigas plumaron de atakantoj, kiuj foje eĉ mortiĝas pro tio.
Plenkreskuloj manĝigas la idaron per elbuŝigita manĝaĵo meze digestita. Ili ofte sekvas fiŝkaptistajn boatojn por manĝi la elpavezigitajn forĵetaĵojn. La speco lastatempe oftas ĉar modernaj fiŝkaptistaj ŝipoj produktas grandan kvanton el forĵetaĵoj.
La suda fulmaro, F. glacialoides, vivas en Suda hemisfero; ĝi estas iomete malplilonga sed iomete pli flugillonga.