Funkcia grupo
El Vikipedio
En la kemio oni nomas funkcia grupo la atomgrupojn specife en organikaj kombinaĵoj, kie ili forte karakterizas econ de la materialo kaj la kemiajn reakciajn proprecojn. La kombinaĵoj, kiuj portas la saman funkcian grupon grupiĝas pro la similaj proprecoj en materialgrupoj.
[redaktu] Nomenklaturo
La funkcia grupo troviĝas aŭ en la prefikso aŭ en la sufikso, se ne ekzistas malnova nomo por la kombinaĵo.
Strukturo | Nomo | Prefikso | Sufikso | Reprezentanto |
---|---|---|---|---|
R-OH | Hidroksila grupo | "Hidroksi-" | "-olo " | Alkoholo, Fenolo |
R-SH | Tiola grupo | "Tio-" | "-tiolo" | Tioalkoholo, Tiofenolo |
R-CHO | Aldehida grupo | "-alo" | Aldehido | |
R1R2C=O | karbonila grupo, ketogrupo | "Okso-", "Keto-" | "-ono" | Ketono |
R-X | Halogenido(F, Cl, Br, J) | "Halogen- " | ||
R-CO-CH3 | Acetila grupo | "Acetil-" | acetil-koenzimo A, acetil-ĥolino | |
R-COOH | karboksila grupo | "Karboksi-" | "-acido" | karbonacido |
R-C=C-R | duobla ligo | "-eno" | eteno | |
R-C![]() |
triobla ligo | "-in" | etino | |
R-SO3H | Sulfogrupo | "-sulfona acido" | ||
R-C![]() |
Nitrilgrupo | "ciano-" | "-nitrilo" | |
R-NH2 | Aminogrupo | "Amino-" | "-amino" | |
R-NO2 | Nitrogrupo | "Nitro-" | ||
R-N=N-R | Azogrupo | "Azo-" | ||
R-N=O | Nitrozogrupo |
[redaktu] Proprecoj
La plimulto de la alligita funkcia grupo ofte forte influas la kemiajn kaj fizikajn proprecojn de la fina materialo.
Ĉi-sube prezentiĝas en komparo la 2 derivaĵoj de (alkano) butano:
Derivaĵo | Kemia kombinaĵo | Empiria formulo | Proprecoj |
---|---|---|---|
Fina kombinaĵo | Butano | CH3 - CH2 - CH2 - CH3 | senodora |
karboksila kombinaĵo | Butanacido, anakŭ butira acido | ![]() |
acida, fiodora |
Amina kombinaĵo | 2-aminobutano | ![]() |
baza, fiŝodora |
Etergrupo : C-O-C
La funkcia ghrupo sen aliatomoj kiel : C=C duobla aŭ triobla ligo ne kalkulatas al la veraj funkciaj grupoj, ĉar ili estas strukturaj grundoj de la kemiaj konmbinaĵoj, kaj mem ne estas tre reakciemaj.
Ĉe benzolo oni parolas nur malofte pri funkcia grupo de duoblaj ligoj, kvankam tio karakterizas la kemiajn ecojn de tiu kombinaĵo (funkcia grupo: aromata sistemo).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.iupac.org/reports/provisional/abstract04/RB-prs310804/TableVII-3.04.pdf
http://www.iupac.org
http://www.acdlabs.com/iupac/nomenclature