Furry
El Vikipedio
Ne konfuzu kun furo aŭ furio!
Kulturo Furry (angla prononco [feri], signifo "fela") estas subkulturo originanta en la komunumoj sciencfikcia kaj fantasta. Membroj de Furry nomas sin "furianoj". Furianoj interesiĝas pri, kaj trovas identecon en, antropomorfaj (homeskaj) bestoj. Furianoj amas arton pri fikcibestoj kun homaj trajtoj (parolantaj, loĝantaj en domo,vestitaj per drapo, ks.). Furianoj ĝenerale ĝuas desegnitajn filmojn kaj bildliteraturon. Pluraj furianoj kreis verkojn pri antropomorfaj bestoj.