Gábor Bálint
El Vikipedio
D-ro BÁLINT Gábor (naskiĝis la 13-an de marto 1844 en Szentkatolna, Covasna (distrikto), Rumanio, kaj mortis la 25-an de majo 1913 en Temesvár (Timişoara). Li estis la unua hungara pioniro de Esperanto - kaj de Ido.
Bálint Gábor estis universitata profesoro pri kompara lingvistiko de la ural-altajaj lingvoj en Kolozsvár (Cluj-Napoca). Li parolis 21 lingvojn. En 1897 li gvidis kurson por universitatanoj kaj eldonis litografite la regulojn de Esperanto. Li iniciatis kaj helpis la eldonon de la unua hungara Esperanto-gramatiko, kiun verkis Ábel Barabás.
En 1907 li fariĝis adepto de Ido, kvankam li kritikis ĝin. En 1909 li kandidatiĝis por la Ido-akademio, sed ne elektiĝis. Post tiu ĉi malsukceso li kabeiĝis el ambaŭ movadoj.