Günther Becker
El Vikipedio
Günther Becker (naskiĝis la 25-an de januaro 1930 en Elversberg (Saar)) estas germana esperantisto. Laŭ profesio, li estis mezlerneja instruisto. Li parolas almenaŭ 10 lingvojn.
Li eklernis Esperanton tuj post la 2-a mondmilito kaj de tiam konstante aktivas en la Esperanto-movado, i.a. en la sekvaj postenoj:
- prezidanto de TEJO (1956-1964)
- prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (1957-1973).
- ĝenerala sekretario de UEA (1964-1974)
Li estas honora prezidanto de TEJO (ekde 1964) kaj honora prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (ekde 1973).
Li estis edzo de Maria Becker-Meisberger (1925-1999).