Maria Becker-Meisberger
El Vikipedio
Maria BECKER-MEISBERGER (naskiĝis en 1925, mortis la 1-an de majo 1999 en Blieskastel (Germanio)), estis dumviva membro de UEA. Lerninte Esperanton en 1956, ŝi aktivis loke, i.a. kiel vicprezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (1973-1974). Dum pli ol 10 jaroj ŝi verkis kuirrubrikon de MONATO, el kiu rezultis la libro Internacie kuiri (eldonita ĉe Flandra Esperanto-Ligo en 1990, diplomita de OSIEK en 1998). Ŝi germanigis (1993), kun la edzo Günther Becker, la monografion L'espéranto de Pierre Janton.
Ĉi tiu artikolo pri "Maria Becker-Meisberger" ankoraŭ estas ĝermo pri biografio de esperantisto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.