Gambovjolo
El Vikipedio
Muziko > Muzikiloj < Klasika muziko
![]() |
Gambovjolo estas kordinstrumento. Ĝi sonas malpli laŭte kaj malpli brile ol la violono, sed tamen delikate kaj mistere. Laŭ registro ĝi pli similas al la violonĉelo. Ĝi ofte pensigas pri voĉo eĥanta en la memoro, kiel en la komponaĵo de Marin Marais Les voix humaines, kaj ĝi povas esti ankaŭ tenere karesa, kiel en la duetoj de la Sinjoro de Sainte-Colombe Concerts pour deux violes égales.
Enhavo |
[redaktu] Uzoj
Ofte ĝi estis uzata nur por ludi la basan akompanadon, aŭ akompani solistan muzikilon, ekz. klavicenon. Ekzemple en la muziko de la angla kampardancado la baso estas ludata de gambovjolo.
Ĝi ankaŭ estis multe ludata, precipe en Anglio, en gambovjolaroj, t.e. kolektoj de pluraj gambovjoloj diversregistraj. Tia muziko, komponata precipe en la unua duono de la 17-a jarcento, estas kompleksa, revema, subtila, kaj nuancoplena.
Pli malfrue oni ankaŭ, precipe en Francio, ludis ĝin kiel solistan instrumenton. Unu inter la plej famaj komponistoj por solista gambovjolo estis la tiel nomata Sinjoro de Sainte-Colombe.
La historie lasta komponisto por la gambovjolo estis la germana Karl Friedrich Abel.
Post ĝia malfavoriĝo (ekde la 18-a jarcento) kaj forgesiĝo flanke de ĉiuj krom la historiistoj kaj muzeogardistoj, oni remalkovris la belecon de ĝia sono kaj de la muzikaĵoj komponitaj por ĝi. Kelkaj muzikistoj refamigis ĝin en la malfrua 20-a jarcento.
[redaktu] Komponistoj, kiuj verkis por la gambovjolo
Angloj:
- William Byrd
- John Dowland
- John Jenkins
- William Lawes
- Matthew Locke
- Henry PURCELL
Francoj:
- SAINTE-COLOMBE
- Marin Marais
- François Couperin
- Antoine Forqueray
Germanoj:
- Karl Friedrich Abel
- Johann Sebastian Bach
[redaktu] Nuntempe
- Jordi Savall: filmo Tous les matins du monde ("Ĉiuj matenoj de la mondo" de Alain Corneau)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.vdgs.demon.co.uk
http://www.sankey.ws/viol.html
http://www.unc.edu/~jbr/MEGAVIOL.DOS
http://www.vdgsj.org
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |