Tous les matins du monde
El Vikipedio
Kino > Francaj filmoj > Tous les matins du monde < Muziko
Tous les matins du monde (= ĉiuj matenoj de l' mondo - Klarigo de la titolo: ĉiuj la matenoj (teorie simboloj de futuro kaj onta feliĉo) mortas poste kaj fakte portas en si sian morton estontan) estas filmo de 1991 de reĝisoro Alain Corneau, ĉefaj aktoroj Gérard Depardieu, Jean-Pierre Marielle, Anne Brochet kaj Guillaume Depardieu.
Ĝi baziĝas sur novelo de Pascal Quignard kaj prezentas la vivon de Gambovjololudisto kaj komponisto Marin Marais kaj lian tempon ĉe lia majstro M. de Sainte-Colombe. Ĝi gajnis sep Cezarojn (film-premioj de Francio).
La filmo iĝis fama precipe pro la bela muziko per gambovjolo (ludita de Jordi Savall), kiu ludatas dum ĝi, kaj ke tiel ĝi malkovrigis tiun muzikilon kaj tial profunde amogiigan belecon al spektantoj, kiuj ne konis ĝin.
[redaktu] citaĵoj
iu rimarkinda diro en la filmo estis kiam la maljuna Sainte-Colombe parolante pri muzika kreiveco kun Marin-Marais diras "la tuta diferenco kuŝas en tio ke mi travivas pasian vivon", tiam la filino mirigita (kaj ankaŭ certe la spektanto pensas) "ĉu?! paĉjo vi travivas pasian vivon?!" Jes ja tio celas diri, ke pasia vivo ne estas aventura vivo (kia ja ne estis la retiriĝema kaj silenta-soleca vivo de li) sed ŝarĝita de intensaj intimaj emocioj, kia ja estis pri lia profunda nekuracebla aflikto pro la edzinomorto.