Garbhan MacAoidh
El Vikipedio
Garbhan MACAOIDH, angle Girvan MacKay, naskiĝis en Bolivio en 1929 el skotaj gepatroj. Li estis edukita en Portugalio kaj en Skotlando, diplomitiĝis en la lasta kaj licenciiĝis en Bonaero, Argentino. Krome, li perpoŝte studis ĵurnalismon kaj verkadon, kaj gajnis la licencion de Esperanto-Asocio de Britio. Li praktikis diversajn profesiojn, i.a. tradukisto, kaj samtempe verkis dum pli ol 40 jaroj en la skotgaela lingvo, pri ĉiuj temoj: lingvoj, vojaĝado, fikcio, biografio, poezio, astronomio, komputiloj kaj Esperanto.
Nun li emeritiĝis kaj loĝas en Tullamore (irlandgaele: Tulach Mhór), malgranda urbo en la meza Irlando.
Garbhan MacAoidh estas regula kunlaboranto de MONATO kaj estis ties redaktoro pri lingvoj kaj pri turismo en la periodo 1992-1994.
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |