Bolivio
El Vikipedio
|
|||||
Nacia Moto: ¡La unión es la fuerza! | |||||
Nacia Himno: Himno Nacional de Bolivia | |||||
Ĉefurbo • Loĝantaro • Koordinatoj |
La-Pazo1 kaj Sukro2 1.060.451 y 226.668 n/d |
||||
Oficialaj lingvoj | hispana, keĉua, ajmaraa, tupi-gvarani, 37 indiĝenaj lingvoj kaj 127 dialektoj. | ||||
Politika sistemo
Prezidanto
Vicprezidanto |
Prezidanta Respubliko Evo Morales Álvaro García Linera |
||||
Sendependiĝo • Komencis • Deklariĝis |
El Hispanio la 25-an de majo de 1809 la 6-an de aŭgusto de 1825 |
||||
Surfaco • Entute • % akvo Landlimoj Marbordo |
Loko 27º 1.098.581 kv km 1,4% 6.743 km 0 km 3 |
||||
Loĝantaro • Entute • Denseco |
Loko 85º 9.329.676.(2005) 8,49 homoj po kv km |
||||
MEP (PPA) • Entute (2005) • pokapa MEP |
Loko 103º n/d US$3.049 |
||||
Valuto | Boliviano (Bs.) (BOB) | ||||
Tempozono • somere |
UTC-4 UTC-4 |
||||
Interreta Kodo | .bo (nic-bo) |
||||
Telefona Kodo | +591 |
||||
Radiofona Prefikso | CPA-CPZ |
||||
ISO Kodo | 068 / BOL / BO / BOB | ||||
Membro de: ONU, OEA, CSN, CAN, Mercosur4 | |||||
Bolivio (hispane Bolivia) estas lando en Sudameriko.
Enhavo |
[redaktu] Bazaj informoj
- Landkodo: BO.
- E-nomo: [o] Bolivia Respubliko.
- Nacia nomo: [o] República de Bolivia.
- Areo: 1.098.582 km²
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: Evo Morales (de januaro 2006).
- Ĉefurbo: Sukro (oficiala, 100 mil), La-Pazo (Bolivio) (fakta, 1.993 mil).
- Urboj: Santa Cruz (442 mil), Cochabamba (317 mil).
- Adm. divido: 9 departementoj: Santa Cruz, Beni, Tarija, Potosí, La-Pazo, Chuquisaca, Pando, Cochabamba kaj Oruro
- Loĝantaro: 7.800 mil (1998), inter ili 30% mestizoj (hispanoj-indianoj), 25% keĉuoj, 17% ajmaroj, eŭropanoj 14%.
- Ŝtatlingvoj: hispana, ajmara, keĉua.
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: gaso, nafto, plumbo, zinko, arĝento, oro, kafo, sukero.
- Pokapa MEP: 800 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Heredaĵo: historia urbo Sukro, jezuita misio en Chiquita.
[redaktu] Historio
Bolivio estis parto de la Inkaa imperio en la 13-a jarcento.
Post la alveno de la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento, ĝi fariĝis parto de la Vicreĝlando de Peruo, kun la nomo Supera Peruo. Ĝi estis tre grava parto de la imperio pro la abundo de arĝento.
La lando sendependiĝis en 1825, kaj prenis sian nomon el liberiganto Simón Bolívar. La povon prenis kaj plu havis la descendantoj de eŭropa origino, kun apenaŭa partopreno de indianoj.
Bolivion perdis sian aliron al la Pacifika Oceano en la fino de la 19-a jarcento, post milito kun Ĉilio (Milito de la Pacifiko). En postaj jaroj ĝi ankaŭ perdis parton de sia teritorio: Akro iris al Brazilo, kaj parto de la Ĉako al Paragvajo, post la t.n. Ĉaka milito.
Dum plejmulto de sia historio, Bolivio suferis de grava politika malstabileco, kaj ĝi havas la rekordon de militistaj puĉoj en la tuta Ameriko. En 1967 estis provo de revolucio, gvidata de Che Guevara, kiu estis mortigita en la montaroj de la lando. En la jardeko de 1980 la situacio iom stabiliĝis kaj alvenis reprezenta demokratio. Tamen, tio malhelpis postan daŭran malstabilecon, kiu kondukis al diversaj demisioj de prezidentoj.
Nuntempe oni vidas grandigantan influon de la indiana movado, kaj peton de sociaj reformoj por unu el la plej malriĉaj landoj de la kontinento.
En januaro 2006 estis elektita prezidento la ajmaro Evo Morales, unua indiĝeno en tiu posteno.
[redaktu] Esperanto-movado
Vidu: Bolivio:Esperanto-movado
[redaktu] vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
|
![]() |
---|---|
Membraj ŝtatoj: | |
Argentino | Brazilo | Paragvajo | Urugvajo | |
Asociiĝintaj ŝtatoj: | |
Bolivio | Ĉilio | Peruo |
Ŝtatoj en Sudameriko |
---|
Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo |
Dependaj teritorioj: Falklandoj (brita) | Franca Gviano (franca) | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (brita) |