Generalo
El Vikipedio
Generalo indikas ĉe militistaroj de la plejmultaj nacioj la plejaltgradan rangon de oficiroj de la terarmeo kaj aerarmeo dum paco. Dum militoj kelkaj nacioj ordenas homojn pro elstaraj agoj per titoloj kiuj superas generalon: marŝalo, ĉefgeneralo aŭ armegeneralo.
La plejmultaj armeoj indikas la gradon per ŝultrojmarkoj de oraj aŭ arĝentaj (ekzemple en la usona armeo) steloj. La plejaltgrada generalo de NATO-ŝtatoj portas kvar stelojn kaj estas tiel ofte nomita kvarstela generalo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
The Generals of WWII (angle)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.