Geoagiu
El Vikipedio
Geoagiu (dĵeoadĵiu) (hungare: Algyógy, germane: Gergersdorf) estas urbo baneja en Rumanio norde de Mureş (rivero) kaj Orăştie. Ĝi estiĝis fare de unuiĝo de du komunumoj en 1918 Geoagiu de Jos kaj Geoagiu de Sus, kiuj kune havis en 1910 2763 loĝantojn; en 1966 2900. Ĝia unua skriba mencio estas en 1291. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye). Oni aligis al ĝi en 1918 Geoagiul de Sus. Administre apartenas al ĝi Aurel Vlaicu (Geoagiu), Cigmău, Gelmar, Homorod, Mermezeu-Văleni, Renghet.