Georges Simenon
El Vikipedio
Georges SIMENON (naskiĝis la 13-an de februaro 1903 en Liège, mortis la 4-an de septembro 1989 en Lausanne, Svislando) estis belga verkisto.
Li verkis entute ĉirkaŭ 400 librojn. Plej famaj estas liaj ofte socikritikaj, psikologie profundaj krimromanoj. Lia plej konata protagonisto estas la pariza komisaro Maigret. Maigret sola konsistigas apartan sub-ĝenron de krimrakontoj. Gravas en ĝi la psikologia deduktado kaj analizo de homaj interrilatoj. Simenon krome havas apartan talenton igi eventojn en si mem neprobablajn aperi tre verŝajnaj per lerta prezento de medioj kaj homaj karakteroj. Lia kapablo teni la leganton en streĉa ekscito sen grandaj gestoj kaj dramoj estas rimarkinda kaj nekutima.
Enhavo |
[redaktu] Listo de verkoj
- Maigret (1934)
- Le chien jaune (1936)
- Le testament Donadieu (1937)
- Les rescapés du Télémaque (1938)
- La Marie du port (1938)
- Monsieur la souris (1938)
- Les inconnus dans la maison (1940)
- Le voyageur de la Toussaint (1941)
- Mon ami Maigret (1941)
- Les quatre jours du pauvre homme (1949)
- Marie qui louche (1952)
- Antoine et Julie (1953)
- Maigret à l'Ecole (1954)
- La nègre (1958)
- Le président (1958)
- Le veuf (1960)
- Le train (1961)
- Maigret et le clochard (1963)
- La chambre bleue (1964)
- Le petit Saint (1965)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Antaŭ ni staras la infano. - En: Infanoj ne konas limojn : fotolibro / Waagenaar, Sam ; p.23 - 26
- Maigret hezitas / Trad. Daniel Luez Jekaterinburg: Sezonoj, 1999
- Maigret kaj la maljuna damo / Tr ad. Daniel Luez Kaliningrad: Sezonoj, 2002
- Amiko el la junaĝo de Maigret / Trad. Daniel Luez Kaliningrad: Sezonoj, 2004
[redaktu] Eksteraj ligiloj
[redaktu] En Esperanto
[redaktu] En aliaj lingvoj
http://www.ulg.ac.be/libnet/simenon.htm (franclingva)
http://www.biblioweb.org/-SIMENON-Georges-.html (franclingva)
http://www.nocesdencre.ch/simenon/bibliographie.shtml (franclingva)
http://www.trussel.com/f_maig.htm (anglalingva)
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Sten Johansson el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |