Germain Pirlot
El Vikipedio
Germain PIRLOT (naskita la 18-an de marto 1943 en Sart-Custinne (Belgio)) estas belga instruisto kaj esperantisto.
Pirlot dum multaj jaroj kolektis kaj regule publikigis informojn pri simpati-esprimoj de politikistoj pri Esperanto. Li ankaŭ organizis varbadon por Esperanto ĉe anoj de la Eŭropa Parlamento. Inter 1980 kaj 1987 li estis kronikisto pri Esperanto por la belga ĵurnalo La Dernière Heure, kiu en monata ritmo aperigis 96 kronikojn liajn.
De 1977 al 1992 Pirlot kolektis kaj publikigis informojn pri oficialaj Esperanto-kursoj ĉe universitatoj. En 2002 li reaktivigis tiun servon.
Pirlot de estas ano de AIS de ties fondo en 1983. Li fondis premion, kiu subtenas sciencajn verkojn en Esperanto.