Premio Pirlot
El Vikipedio
Premio Pirlot estas premio ĉiujare aljuĝata al la plej bona scienca (ne esperantologia aŭ interlingvistika) publikaĵo en Esperanto. Ĝi estis fondita de Germain Pirlot. La decidon pri la aljuĝo faras la Senato de AIS San-Marino, kiu akceptas proponojn ĝis fine de marto de la jaro post la eldonjaro.
- 1994: Dan MAXWELL, M. PREOTU, A. P. TACU: Lingvo kaj Cibernetiko.
- 1995: Reinhard Selten, Jonathan Pool: "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj".
- 1996: Igor J. Galajĉuk: "10-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. Sciencaj Resumoj".
- 1997: Carlo Minnaja: vocabolario italiano-esperanto (vortaro itala-esperanta).
- 1998: (ne aljuĝita)
- 1999: Wim M. A. de Smet: Nova Biologia Nomenklaturo.
- 2001: Amri Wandel/David GALADÍ-ENRÍQUEZ: La kosmo kaj ni.
- 2002: (ne aljuĝita)
- 2003: (ne aljuĝita)
- 2004: Helmar Gunter Frank, Natalja Maksimova: Informaciteorio por komunikadsciencistoj
Kategorioj: AIS | Premioj