Germanaj Imperiestroj
El Vikipedio
Nur tri imperiestroj havas titolon Germana Imperiestro aŭ kajsero. La Titolo ĉiam estis Deutscher Kaiser, neniam Kaiser von Deutschland, ĉar en tiu tempo parto de Aŭstrio estis kalkulita parto de Germanio. Pro tio oni devis oficiale nomi ekzemple imperiestron Vilhelmon: "Vilhelmo la 2-a, Germana Imperiestro" aŭ "Imperiestro Vilhelmo la 2-a" (Germanio), sed neniam "Vilhelmo la 2-a, Imperiestro de Germanio".
La germanaj imperiestroj postulis heredon de Sankta Romia imperio kaj, tra tiu, de Romia imperio de Okcidento.
La imperiestroj de la Sankta Romia Imperio, el kiu granda parto estis germana, havas titolon "Imperiestro de la Sankta Romia imperio". Atentu, ke antaŭ la 19-a jarcento imperiestroj ne havis naciecon en la moderna signifo, ekzemple imperiestro Karlo la 5-a. Jare 1804 titolo estis ŝangita al "Imperiestro de Aŭstrio". Vidu ankaŭ la liston de imperiestroj de Aŭstrio.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.gemeindeverzeichnis.de/gem1900/gem1900.htm?gem1900_2.htm
http://www.deutsche-kaiserreich.de
http://www.courses.psu.edu/nuc_e/nuc_e405_g9c/berlin/bauten/turbinenhalle.jpg
http://www.rootsweb.com/~wggerman/map/germanempire.htm