Germanaj kolonioj
El Vikipedio
La Germana Imperio komencis en la 1880-aj jaroj akiri koloniojn ĉefe en Afriko kaj Pacifiko. Tiel Germanio aliĝis al klasikaj koloniaj landoj en la procezon de koloniismo. La germanaj kolonioj havis la areon de 2,3 milionoj km2 en 1914, pli ol kvaroblon ol teritorio de la germana imperio. Post fino de la unua mondmilito, germanio perdis ĉiujn siajn koloniojn.
Enhavo |
[redaktu] Historio de la germanaj kolonioj
Post fondiĝo de la Germana Imperio en 1870/71, la kolonia politiko havis nur flankrolon en la imperioo. Precipe la imperia kanceliero Otto von Bismarck rifuzis teritoriajn akirojn en la transoceano, ĉar li atendis malgrandan ekonomian profiton, avantaĝojn kaj samtempe politikajn problemojn el la koloniismo.
En 1873 oni fondis la Afrikan Asocion en Germanio ("Afrikanische Gesellschaft in Deutschland"), kies ĉefa tasko estis la geografia skoltado de Afriko. En 1882 fondiĝis la "Germana Kolonia Unuiĝo" (Deutscher Kolonialverein), kiu agadis pri koloniisma propagando. En 1884 fondiĝis la konkuranta "Asocio por la germana koloniigo" (Gesellschaft für deutsche Kolonisation), kiu celis la praktikan koloniigon. La u asocioj unuiĝis en 1887 al "Germana Kolonia Asocio" (Deutsche Kolonialgesellschaft).
La vera kolonia politiko komenciĝis en 1884, kiam Otto von Bismarck tiris al defenda ombrelo de la Germana Imperio la posedaĵojn de komercistoj (post brita ekzemplo). Bismarck ŝanĝis sian opinion pro la koloniiga febro de la germana loĝantaro, tiel li volis fortigi sian pozicion per apogo de la koloniigo-amika partio Nationalliberale Partei, antaŭ la Reichstag-elektoj de 1884. Ekonomiaj, socialaj kaj naciaj motivoj apenaŭ rolis.
Tiel iĝis posedaĵoj de la Brema-a komercisto Adolf Lüderitz (ĉe golfo de Angara Pequena) protektaĵoj de la germana Imperio en aprilo de 1884 kiel Germana Sud-okcidenta Afriko (Deutsch-Südwestafrika). En julio estis koloniigita Togolando kaj posedaĵoj de Adolph Woermann en Kameruno, en februaro de 1885 la akiritaj aeroj de Carl Petersper "Gesellschaft für deutsche Kolonisation" kiel Germana Orient-Afriko (Deutsch-Ostafrika). Kun akiro de la pacifikaj areoj kiel Nord-Novgvineo (Vilhelm-lando) kaj la antaŭ tio situanta insulgrupo (Bismarck-Archipel) en majo de 1885, la unau fazo de la germana koloniiga politiko estis fermita.
Ĉar la kolonioj estis malprofit-donaj, fine la Germana Imperio devis traspreni kaj funkciigi ilin direkte kaj per ŝtata administrado.
Post 1885, Bismarck preferis la bonajn rilatojn inter Germanio kaj la koloniaj potencoj Francio, Britio. Tiel Germana Imperio abdikis pri potenciala teritoria gajno, pri Helgoland-Sansibar-kontrakto.
Sub regado de Vilhelmo la 2-a, Germanio provis akiri nobvajn teritoriojn per plauj komercaj kontraktoj. La vilhelma regado havis ekspansiisman kaj militisman politikon, kaj postulis lokon sub la Suno ("Platz an der Sonne" (imperiestar kanceliero Bernhard_von_Bülow, 1897) por la "tro malfrue alvenanta nacio".
Spite la ĉiu strebo, Germanio akiris nur malmutan teritorion (ekz. en 1888 Nauru, en 1898 ĉina urbo Kiaŭĉou/Ĉingtau, 1899 la insulojn Karolinoj, Marianoj kaj Palau, Samoa. Germanio akiris parton de franca Kongo por Kameruno sekve de la dua maroka krizo de 1911.
Eknonomie, la germanaj kolonioj nur englutis la investojn – krom Togo – kaj ŝajnis redoni la profiton nur komence de la 1910-aj jaroj. Tiun pofitrealigon malhelpis la unua mondmilito, dum kiu ĉiuj kolonioj – krom Germana Orient-Afriko - de Germanio estis okupitaj far la militaj malamikoj. Post malvenko en 1918, Germanio devis transdoni ĉiujn siajn koloniojn laŭ la Kontrakto de Versailles.
[redaktu] La germanaj kolonioj
[redaktu] Fruaj germanaj koloniaj ŝtatoj
- Malgranda Veneco (hodiaŭ Venezuelo) komerca apogejo de Augsburga patricia gento Welser (1528 - 1556)
- Granda Frederikurbo (hodiaŭ Ganao), kolonio de Brandenburgoj 1683-1718
- Arguino (hodiaŭ Maŭratanio), kolonio de Brandenburgoj 1685-1721
- Sankta Tomaso (Brandenburg) (Karibiko, 1685-1720
- Kankra Insulo (Karibiko, hodiaŭ Usono), 1689-1693
- Tertholen, en kariba maro 1696
[redaktu] germanaj kolonioj de la 19-20-a jc
- Germana Nov-Gvineo 1885-1919, akirita de Otto Finsch
- German Orient-Afriko (hodiaŭ Tanzanio, Ruando, Burundo, Mozambiko-Ruvuma-triangulo) 1885-1919, akirita de Carl Peters
- German Sud-Okcidenta Afriko (hodiaŭ Namibio) 1884-1918, akirita de Franz Adolf Eduard Lüderitz
- Germana Witu (nun suda Kenjo), 1885-1890, akirita far fratoj Denhardt el Zeitz
- Kiauĉou 1898-1919, luita por 99 jaroj)
- Kameruno 1884-1919, (nun Kameruno, Niĝerio- orienta parto, ĉada sudokcidenta parto, Mez-Afrika Respubliko- okcidenta parto, Respublik Kongo- nordorienta parto, Gabono- norda parto) akirita far Dr. Gustav Nachtigal
- Samoo 1899-1919
- Togo 1884-1919, (nun Togo, Ghana- okcidenta parto) akirita de Dr. Gustav Nachtigal
[redaktu] Aliaj teritorioj
- Ernst-Thälmann-insulo ("kariba posedaĵo" de GDR)
- Germanaj teritorioj, observejoj sur antarkto, arkto
[redaktu] Literaturo
- Horst Gründer, Geschichte der deutschen Kolonien, Paderborn u.a. 1985. ISBN 3-8252-1332-3
- Ulrich van der Heyden, Joachim Zeller (Hg.) „... Macht und Anteil an der Weltherrschaft.“ Berlin und der deutsche Kolonialismus. Unrast-Verlag. Münster 2005, ISBN 3-89771-024-2
[redaktu] Germana retaro
- www.deutsche-schutzgebiete.de
- Der Bildbestand der Deutschen Kolonialgesellschaft in der Stadt- und Universitätsbibliothek Frankfurt am Main
- Das deutsche Kolonial-Lexikon online (im Aufbau)
- www.deutscher-kolonialismus.de
- www.kolonien.zdf.de