Vikipediista diskuto:Gerrit
El Vikipedio
![]() Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 12:02, 19. Dec 2006 (UTC)
koran saluton, s-ro Maxim kaj s-ro Narval. Mi refoje ne sukcesis eniri en la paĝojn de Narval por tie surloke respondi. Espereble tion tamen vi vidos. kore Gerrit Berveling
Por atingi kion vi celas bonvolu igi {{apartigilo}} la paĝon Apokalipso kiu nun estas redirektilo. Malfermu ĝin redaktocele per jena ligilo http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Apokalipso&action=edit kaj forigu la komentosignojn kiujn mi enmetis (<!-- -->
) kaj la redirektan instrukcilinion #Redirect [[Apokalipso de Johano]]
. Mi pretigis tion sed ne aktivigis ĝin ĉar la du planataj artikoloj ne jam ekzistas kaj estus kontrolenda ĉu ne estas ligiloj al Apokalipso kiujn oni devus ŝanĝi al ligiloj al Apokalipso de Johano anstataŭ lasi ilin ligi al apartigilo. Arno Lagrange ✉ 12:52, 6. Jan 2007 (UTC)
Sed iu intertempe tion plenumis ;-)
[redaktu] Bonifacio la 4-a
Mi restarigis la entenon de la artikolo Bonifacio la 4-a forigis la mistitolitan BonifacIo la 4-a kaj lasis Bonifaco la 4-a kia redirektilo.
Por subskribi bonvolu uzi la kodon ~~~~ aŭ la butonon .
Por lasi novan mesaĝon al kontribuanto bv uzi la ligilon + (inter redaktu kaj historio) : tiel via mesaĝo aperos en la subo de la paĝo. Dankas Arno Lagrange ✉ 18:43, 11. Jan 2007 (UTC)
[redaktu] Subskriba butono
La butonon vi devus vidi super la redaktofenestro inter la diversaj redaktobutonoj AL ✉ 22:38, 11. Jan 2007 (UTC)