Gila lingvo
El Vikipedio
Lingvaj familioj > Hind-europa lingvaro > Irana lingvaro > Gila lingvo < Irano
Gila lingvo aŭ gilaki (گیلکی) estas irana lingvo de la nord-okcidenta grupo de iranaj lingvoj. En la provinco Gilan plej norde de Irano, ĉe la bordo de Kaspia maro, vivas popolo, kiun en la persa lingvo oni nomas giloj. La nomo “GILAN“ signifas lando de giloj. Giloj parolas lingvon, kiu havas saman nomon: la gila lingvo.
La gila lingvo havas radikojn en la plej antikvaj iranaj lingvoj ĉefe en la nord-pahlavia lingvo. En la gila lingvo troviĝas substrataj vortoj, kiuj rilatas al la erao antaŭ de okupo de ariaj triboj (bordoj de la Kaspia maro estis loĝitaj eĉ antaŭ la enmigro de ariaj triboj).
La gila lingvo ne havas propran alfabeton. Aŭ se ĝi iam pratempe havis, pro la ĉiam pluva vetero kaj multa humido restis nenio, kio pruvus ekziston de tia alfabeto. Prkosimume ĉiuj giloj povas paroli en la persa lingvo kaj faras tion, kiam postulas oficialaj bezonoj. Sed inter si mem la giloj nepre parolas gile.
La gila lingvo havas kelkajn dialektojn.
Jen gila fonemaro laŭ latina ordigo: (ĉiuj ne klarigotaj literoj prononciĝas kiel esperantaj literoj):
A – Ä (kiel a en la angla vorto apple) – E – Ë (kiel e aŭdebla inter t kaj l en la angla vorto bottle) – O – Ö (kiel turka aŭ germana Ö) U – Ü (kiel Ü en la turka aŭ germana aŭ hungara alfabetoj) – – B – Ĉ – D – F – G – Ĝ – H – Ĥ – I – J – Ĵ – K – L – M – N – P – Q (iom simile al la prononco de R ĉe francoj aŭ germanoj) – R – S – Ŝ – T – V – Ŭ – Z
Jen kelkaj originaj gilaj vortoj:
- Absorbo Fakëŝ
- Absurda häĉi
- Aĉeti hen
- Aglo aluĥ
- Akvo oŭ
- Alo bal
- Alno tuse
- Amaso amas
- Arbo dar
- Bofilo zama
- Bukcinatoro ĝul
- Cikonio ĉoin
- Fajfo ŝib
- Fali këtën
- Folio vëlg
- Frato brar (kp. germane Bruder)
- Gejŝo giŝa – gejŝë
- Glita lisk
- Granda pillë
- Gumo vinĝë
- Haltu bes
- Histriko ĥorika
- Ido zaj
- Kaldrono gëmëĝ
- Kato piĉa
- Klimakso gup
- Pasero ĝiĝaj
- Koto ĉël
- Patro per (kp. france père)
- Patrino mar (kp. france mère, hispane madre)
- Perdo avir
- Plugilo gaĝme
- Rano goska
- Serpento lanti
- Sur, super buĝor
- Ŝnuro lafënd
- Tuso ĥos
La signoj de pluralo estas N , ON , KON :
- Goska – GoskaN
- Brar – BrarON
- Ĝiĝaj - ĜiĝaKON
Pronomoj:
- mi=mu
- ci=tu
- li,ŝi,ĝi=un
- ni=amu
- vi=ŝumu
- ili=uŝën
Jen kelkaj frazoj:
- Mia patro venis : Mi per bamo
- Mia patrino aĉetis panon : Mi mar nan bihe
- Haltu! Ne iru el tiu vojo : Bes ! u ra nuŝu
- Kies lingvo estas Esperanto? : Esperanto ki zëban isë?
- Kie estas via frato? : Ti brar koj isa?
- Mia frato estas en Germanio : Mi brar Alman isa
- Kion faras li tie? : Uj ĉi karë?
- Fariĝas doktoro : Doktor borë
- Kiom kilometroj estas inter Raŝt kaj Tehran? : Rëŝt ta Tehran ĉänd kilumetr isë?
Por pliaj informoj vi povas kontakti: snmozaffari@yahoo.com