Giovanni Pierluigi da Palestrina
El Vikipedio
Giovanni Pierluigi da PALESTRINA (naskiĝis en Palestrina [antikve Praeneste] aŭ en Romo, 1525, plej malfrue la 1-an de februaro, 1526, mortis la 2-an de februaro, 1594 en Romo) estis itala komponisto de renesanca muziko. Li estis la plej fama reprezentanto el la 16-a jarcento de la roma skolo de muzikokomponado.
Li estis kromnomata Il Prenestino. Li treege influis la disvolviĝon de la katolika eklezia muziko, kaj lia verkaro povas esti rigardata kiel sumigo de renesanca polifonio, same kiel la verkaro de J.S. Bach por kontrapunkto en la baroka epoko.