GNUstep
El Vikipedio
GNUstep estas liberprogramara implemento de la OpenStep-aj Objective-C regularo inciata de de la firmaoj NeXT (nuntempe Apple) kaj Sun Microsystems. Ĝi enhavas ankaŭ multajn aldonojn de Cocoa (Mac OS X).
Esence, ĝi estas grafika kodaro kaj programkonstruaj iloj por Uniksecaj operaciumoj, sed funkcias ankaŭ sub Mac OS X kaj Windows. GNUstep estas parto de la projekto GNU.
Kiel Apple, GNUstep ankaŭ havas Java-interfacon al OpenStep, kaj pontoj (bindings) al Ruby kaj Scheme. La GNUstep-prilaborantoj planas sekvi estontajn ŝanĝojn al Cocoa, la OpenStep-implemento de Apple, por ke GNUstep restu kunfunkciema.
La plej freŝa eldono de GNUstep estas la 1.13.0 (negrafika parto) respektive 0.11.0 (grafika parto) de la 28-a de aŭgusto 2006.
[redaktu] Historio
GNUstep ekestis kiam Paul KUNZ kaj aliaj homoj ĉe SLAC volis transporti HippoDraw de NeXTSTEP al alia operaciumo. Anstataŭ reverki Hippodraw dekomence reuzante nur la aspekton de la programo, ili decidis reverki la NeXTSTEP objekteman nivelon je kiu dependis la programo. Ĉi tio estis la unua versio de libobjcx. Ĝi ebligis transporti HippoDraw al Uniksaj sistemoj uzante la X-fenestrosistemon sen ŝanĝi eĉ unu linion de la fontkodo. Post la OpenStep regularo estis publike eldonita en 1994, ili decidis verki novan objcx kiu kongruos kun la novaj API-oj. La implemento ekhavis la nomon "GNUstep".
[redaktu] Eksteraj ligoj
- La ĉefretpaĝaro de GNUstep (angle)
- GNUstep Viki (angle)
- Malofica novaĝoj (angle)
- GNUstep aplikaĵoj kaj programadaj lerniloj (angle)
- Étoilé grafika uzula medio, kaj sia blogo (angle)
- Gorm, gnustepa ilo je krei grafikajn interfacojn (angle)
- GWorkspace Labortablo kaj dosiermanaĝilo (angle)
- GNUMail Retpoŝtprogramaro (angle)
[redaktu] Kompendioj
- Manlibro de GNUstep Base (negrafika parto de GNUstep) (angle)
- Manlibro de GNUstep GUI (grafika parto de GNUstep) (angle)