Goßdorf (Saksa Svislando)
El Vikipedio
Elba Grejsmontaro > Urboj kaj vilaĝoj > Goßdorf < Saksio < Germanio
La vilaĝo Goßdorf troviĝas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro dekstre de rivero Elbo. Goßdorf situas sur altebenaĵo ĉe la piedo de Gickelsberg, iom norde de Polenztal.
[redaktu] Administra aparteno
Goßdorf estas parto de la urbo Hohnstein. Al ĝi ankaŭ apartenas Cunnersdorf, Ehrenberg, Hohburkersdorf, Kohlmühle, Lohsdorf, Rathewalde, Ulbersdorf, Waitzdorf kaj Zeschnig.
[redaktu] Turismo
Goßdorf proponas sin kiel elirpunkto al interalie jenaj turismaj celoj:
- Hohnstein
- Polenztal
- Ochelwände
- Brand
- Schwarzbachtal
- Sebnitztal
- Waitzdorfer Höhe