Golfo de Suezo
El Vikipedio
Geografio > Golfo > Golfo de Suezo

La Golfo de Suezo (arabe: خليج السويس - Khalyj as-Suways) estas branĉo de la Ruĝa Maro, limigita oriente de la afrika parto de Egiptio kaj okcidente de la Sinaja duoninsulo de Egiptio, kiu jam apartenas al Azio. Norde ĝi per la Sueza kanalo havas artefaritan konekton al la Mediteranea Maro. En la plej norda punkto de la golfo, proksime de la suda finaĵo de la kanalo, troviĝas la urbo Suezo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.