Ruĝa Maro
El Vikipedio
La Ruĝa Maro troviĝas inter Afriko kaj Araba duoninsulo, kaj limas kun Eritreo, Sudano, Egiptio, Saŭda Arabio kaj Jemeno. Ĝia longeco estas 2250 km, maksimuma larĝeco - 355 km. Maksimuma profundo estas 2130 m. Norden, la Ruĝa Maro konektas kun Sueza Golfo apud la Sinaja duoninsulo, kaj kun Akaba Golfo. Suden, ĝi konektas kun Adena Golfo, kiu estas parto de Araba Maro.
La havenoj estas Ĝedda en Saŭda Arabio kaj Mukala de Jemeno, ankaŭ Suezo kaj Port Sudan estas gravaj. En 1869 estis malfermita la Sueza Kanalo, per kio la Ruĝa Maro fariĝis grava komerca vojo por ŝipirado.
Ĉi tiu artikolo pri "Ruĝa Maro" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.nautica.pl/egipt/morzeczerwone.html
- http://www.unep.org/regionalseas/Programmes/Non-UNEP_administered_Programmes/Red_Sea_and_Gulf_of_Eden/red_mapl.asp
- http://encarta.msn.com/map_701515944/Red_Sea.html
- http://www.touregypt.net/redsea.htm
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |