Gorlice
El Vikipedio
Gorlice estas urbo en Pollando en regiono Malgranda Pollando. Ĝi situas ĉe rivero Ropa, ĉ. 140 km sude de Krakovo kaj 30 km norde de la slovaka limo.
Post kiam oni malkovris tie nafton en dua duono de la 19-a jarcento, en Gorlice estiĝis petrolindustrio. Tie laboris inter 1853-1858 Ignacy Łukasiewicz, malkovrinto de la petrollampo. La incendio de 4-an de oktobro 1874 detruis Gorlice preskaŭ tute. En 1880 la urbo havis 4.550 loĝantojn. Dum la batalo de Gorlice-Tarnów (en la unua mondmilito), la urbo estis denove detruita kaj akiris ĝin Pollando.