Grégoire Maertens
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Belga esperantisto > Grégoire MAERTENS < Prezidantoj de UEA
Grégoire MAERTENS |
Grégoire MAERTENS (naskita la 1-an de januaro 1924 en Bruĝo) estas flandro kaj laboris kiel estrarano de UEA de 1977 ĝis 1989. De 1980 ĝis 1986 li estis ĝia prezidanto.
Maertens estas docento de AIS San-Marino kaj de 1992 ĝis 1995 estis ties trezoristo.
Ekde 1993 li estas honora membro de UEA.
Li lernis la lingvon kiel 16-jarulo kaj ekaktivis en 1946 por la E-movado flandra kaj junulara. Li estis estrarano de Belga E-Federacio kaj membris en la LKK de la Brusela UK (1960). Ekde tiam li daŭre anas en la Komitato de UEA. Lia 15-jara estraraneco en UEA (1977-92) enhavis du mandatojn da prezidanteco (1980-86). Maertens prezidas Institucion Hodler, agas en Eŭropa E-Unio kaj en ĝia Eŭropa Esperanto-Centro, kiun li kunkreis. Lerta fakulo, li kuraĝe stiris la financon de UEA kaj iniciatis aŭdacajn entreprenojn (renovigo kaj vastigo de la Roterdama domo, Grafika Centro Antverpeno).
Maertens estas kunfondinto de Flandra Esperanto-Ligo, estis ĝia estrarano pri financo kaj konstanta konsilanto.