Grapolbombo
El Vikipedio
La grapolbombo aŭ ŝprucbombo konsistas el ujo, kiu entenas de tri ĝis super 1000 bombetoj kiuj liberiĝas je aktivigo. Ekzistas diversaj tipoj de grapolbomboj kiel konvenciaj eksplodaj, flam-, ŝpruc-, min-, kaj aliaj bomboj.
La grapolbomboj disĵetas siajn bombojn sur granda areo kaj tiel havas grandan murdan, detruan efikon. Tio ankaŭ kaŭzas damaĝon de civitaj instalaĵoj, murdon de senkulpuloj.
Ĉar 5-10 % de la bomboj ne eksplodas tuj kaj tiel kaŭzas postajn vundiĝojn, mortojn, multaj civilaj organizaĵoj kontraŭas ties uzon.
Grapolbomboj estis amase uzataj en la indoĉinaj militoj, precipe en Laoso kaj Sud-Vjetnamio. Ties uzo okazis ankaŭ hodiaŭ kontraŭ la t.n. teroristoj (Afganistano, Irako, Libano), sed ofte suferis la civiluloj.
La ŝprucbomba teknologio estis evoluigita dum la dua mondmilito, fare de la germana Luftwaffe (aerarmeo). Dum la milito, Rusio kaj Usono pluevoluigis la inventaĵon kaj uzis ĝin.
En la lastaj jardekoj, graveco de la grapolbombo malpliiĝis kun graviĝo de la ŝprucbomboj.