Gregorio la 16-a
El Vikipedio
Gregorio la 16-a | |
---|---|
![]() |
|
Naskonomo | Bartolomeo Alberto Mauro Cappellari |
Komenco de pontifiko | 2-a de februaro 1831 |
Fino de pontifiko | 1-a de junio 1846 |
Antaŭulo | Pio la 8-a |
Sekvanto | Pio la 9-a |
Dato de naskiĝo | 18-a de septembro 1765 |
Loko de naskiĝo | Belluno, Italio |
Dato de morto | 1-a de junio 1846 |
Loko de morto | Romo, Italio |
Gregorio la 16-a, naskita la 16-an de septembro 1765 en Belluno kun la nomo Bartolommeo Alberto Cappellari, estis papo de la 5-a de februaro 1831 ĝis la 1-a de junio 1846, kiam li mortis en Romo.
La konklavo por lia elekto daŭris sufiĉe longe; laŭ iuj 54 aŭ 64 tagojn; ĝi finiĝis la 2-an de februaro 1831.
Gregorio estis konservema papo; li espezis multe da mono por artoj kaj arkitekturo kaj tiel kondukis la financojn de Vatikano en embarasan staton.
Antaŭ sia elekto Gregorio estis ne episkopo, sed monaĥeja abato (eklezie samranga al episkopo, sed ne al kardinalo). Li estis la lasta ne-episkopo, kiu estis elektita kiel papo.