Gregoro Demidjuk
El Vikipedio
Gregoro DEMIDJUK estis esperantlingva verkisto kaj tradukisto, aktiva en la SAT-movado inter 1922 kaj 1930.
[redaktu] Biografio
Demidjuk naskiĝis en Moskvo, la 28an de Januaro 1895 (malnovstile) (la 9-an februaro novstile). Lia patro estis fervoj-oficisto , kaj konstante forestis el la hejmo. Siajn infanjarojn li do pasis sub zorgoj de la geavoj kaj de la patrino. Kiam mortis la geavoj, li estis nur kvinjara. Tiam lin flegis la frato de lia baptopatrino, kaj li de tiam ĉiam loĝis for de sia familio. Eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1909. Poste studis en la Ĥemia Fakultato de Moskva Imperiestra Teĥnika Lernejo ekde 1912. Tie li konatiĝis kun unu instruisto-esperantisto en laboratorioj de la Teĥnika Lernejo, kiu direktis lin al la Moskva Societo Esperantista. De tiam li iom post iom ekaktivis en la movado. En junio 1922 li estis unu el la fondintoj kaj redaktoroj de La Nova Epoko, kaj poste ankaŭ iĝis readaktoro de Sennacieca Revuo kaj de la Bulteno de la Centra Komitato de SEU. Ankaŭ kunlaboris al La Ondo de Esperanto kaj al Sennaciulo. Li tradukis librojn Ŝtato kaj Revolucio, 1926 kaj Pri religio,1929, ambaŭ de Lenin, Komunista movado, kaj poste ankaŭ kelkajn verkojn de Stalin. Li estis membro de la Literatura Komitato de SAT dum multaj jaroj kaj respondecis pri la eldonoj de la asocio. Estis arestita dum la Granda Purigo en la 10an de Marto 1938 sed tamen transvivis tiun periodon. Kondamnita al okjara malliberigo, li fakte estis liberigita nur en 1955. Tiam li ne plu kuraĝis repreni kontakton kun SAT, kaj nur malmulte agadis en la movado.
Li mortis en Moskvo en 1985.
[redaktu] Tradukoj
- Ŝtato kaj Revolucio, de Lenin, SAT, 1926
- Pri religio, Lenin, 1929
[redaktu] Eksteraj ligoj:
- Disigitaj amikoj: korespondado inter Lanti, Demidjuk kaj Nekrasov, artikolo de Ulrich Lins en La Ondo de Esperanto
- Letero de Demidjuk, verkita en 1981 kaj publikigita en La Ondo de Esperanto