La Nova Epoko
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Historia Esperanto-gazeto > La Nova Epoko
La Nova Epoko estas internacia literatur-socia revuo fondita en junio 1922 de kvar moskvaj esperantistoj, N. Futerfas, Gregoro Demidjuk, N. Nekrasov kaj V. Poljakov. Ĝi spertis kelkajn malfacilaĵojn kun la soveta cenzuro kaj ekde aŭgusto 1923 iĝis aldona kajero de Sennacieca Revuo, kiu estis presita en Lepsiko, kvankam la redakcio plu restis en Moskvo.
La Nova Epoko denove aperis sub sia malnova nomo de oktobro 1928 ĝis februaro 1933, kaj poste definitive malaperis pro financaj malfacilaĵoj.
[redaktu] Ekstera ligo:
- Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko, artikolo de Ulrich Lins en "Sennacieca Revuo", 1987.