Griza
El Vikipedio
Koloroj > Griza
#808080 |
Griza nomiĝas ĉiu nuanco, kiu estiĝas per mikso de nigro kaj blanko, sed klare diferenciĝas de ambaŭ.
Grizo povas estis simbolo de maljunaĝo, enuo, monotoneco, deprimo. En komerco aŭ politiko grizaj vestoj estas unu el la rimedoj elektitaj por signali seriozecon.
Se vi havas porteblan komputilon, vi povas fari simplan eksperimenton por pruvi la subjektivan karakteron de la nocio koloro: turnu la ekranon vertikala (al vi), preskaŭ horizontala (for de vi) kaj je meza pozicio. Kion vi rimarkas?
#808080 |