Koloro
El Vikipedio
Koloro estas trajto de lumo kiu aspekte malsamas al nia okulo kaj cerbo laŭ la ondolongo de la lumo. La kolora aspekto de iu objekto dependas de la lumo kiun ĝi reflektas kaj la koloroj ĉirkaŭ ĝi.
Pli precize:
Koloro estas sensaĵo el la sensorgano okulo, analizita kaj traktita de la cerbo. Tiu sensaĵo malsamas laŭ la ondolongoj (aŭ frekvencoj) kaj intensoj de lumaj ondoj, kiuj mikse tuŝas samtempe kaj samloke la retinon (sensan parton de la okulo).
Enhavo |
[redaktu] La biologio de la kolorovido
La sensiva parto de la retino (pri la koloroj) konsistas el tri specoj de celuloj. El celuloj kiuj sensas la verdajn frekvencojn*, celuloj kiuj sensas la ruĝajn kaj celuloj kiuj sensas la bluajn.
Ne ekzistas celuloj kiuj reagas ekzkluzive al unu el la aliaj kolorofrekvencoj. Pri tiuj ĉi la cerbo miksas la informojn, kiujn ĝi ricevas.
(*)Precize: la frekvencoj de la verda lumo
Ekzemple : Celuloj, kiuj perceptas la flavajn frekvencojn ne ekzistas. Do, kiam la celuloj verdsensivaj kaj ruĝsensivaj samtempe estas ekscititaj, la cerbo komprenas « flava ». La cerbo ne povas diferencigi flavajn frekvencojn de miksitaj ruĝa kaj verda frekvencoj. Danke al tio oni povas vidi flavajn kolorojn de televida ekrano kiu sendas nur bluan, ruĝan, kaj verdan lumojn.( sistemo RVB )
Substanco por kolorigi objekton nomatas farbo.
Primaraj koloroj estas ruĝo, flavo, bluo, dum ĉiuj aliaj estas sekundaraj.
[redaktu] Koloroj:
RFB-kolorcirklo (+ nigro, blanko, grizo, bruno) |
La konceptoj nigro kaj blanko normale ne konsideratas koloroj.
Specialaj kolorvortoj nur uzataj en kelkaj cirkonstancoj:
Vortoj priskribantaj plurkolorecon:
- Bunta - plurkolora, multkolora
- Jaspeca - simila al la kolordiverseco de jaspo
- Iriza - prezentanta tiajn kolorojn, kiuj ŝanĝiĝas laŭ la pozicio de la observanto
- Muara - havanta rebrilojn ŝanĝiĝemajn: muara silko
- Piga - pri besta felo: prezentanta nigrajn kaj blankajn neregulajn makulojn
- Ruana - pri besta felo: kun intermiksitaj ruĝaj kaj blankaj haroj
[redaktu] Kolorosistemoj
- RFB - Ruĝo/Flavo/Bluo - Tradicia fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj (preskaŭ) ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron sed ne bona. (angle RYB)
- CFF - Cejanbluo/Fuksino/Flavo - Fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron (sed la nigro ne estas tre bona). (angle CMY)
- CFF-N - Cejanbluo/Fuksino/Flavo-Nigro - Fundamenta triopo da pigmentokoloroj plus nigro, el kiuj ĉiu koloro estas farebla, inkluzive de bonega nigro. Manko de la kvar koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo de Cejanbluo/Fuksino/Flavo sed por vera nigro, Nigron sola estas uzata. (angle CMY-K)
- RVB - Ruĝo/Verdo/Bluo - Fundamenta triopo da lumokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nigron; egala miksaĵo faras blankon. (angle RGB)
[redaktu] La fiziko de la koloroj
ecoj de la spektrokoloroj | ||
koloro | ondolongo-intervalo | frekvenco-intervalo |
---|---|---|
ruĝa | ~ 625-740 nm | ~ 480-405 THz |
oranĝa | ~ 590-625 nm | ~ 510-480 THz |
flava | ~ 565-590 nm | ~ 530-510 THz |
verda | ~ 500-565 nm | ~ 600-530 THz |
turkisa | ~ 485-500 nm | ~ 620-600 THz |
blua | ~ 440-485 nm | ~ 680-620 THz |
viola | ~ 380-440 nm | ~ 790-680 THz |
kontinua spektro |
Elektromagneta radiado estas miksaĵo el radiadoj de diversaj ondolongoj kaj intensecoj. Se tiu radiado havas ondolongon ene de la vidkampo de la homo (proksimume inter 380 kaj 740 nanometroj), tiam oni nomas ĝin (videbla) lumo. La lumspektro registras la intensecon de ĉiu ondolongo. La plena spektro de la radiado alvenanta de certa objekto determinas la (vidatan) aperon de tiu ĉi objekto, interalie la perceptatan koloron. La apuda tabelo donas la limojn inter kiuj varias ondolongo kaj frekvenco de la spektrokoloroj. La bildo montras, ke tiuj koloroj estas sufiĉe subjektiva provo, ordigi multe pli abundan kolorpaletron kun kontinuaj transiroj.
[redaktu] Pliprecizigo de kolor-nocioj per Esperanto
Uzante la prefikson hel- oni povas aludi al koloro enhavanta multe da blanko:
- helruĝa = roza
Por indiki malhelan koloron, enhavanta multe da nigro, malhel- aldonatas al la baza kolorvorto:
- malhelruĝa
Rekta fiksado de mal- al kolorvorto maloftas, sed teorie eblas: malblanka do egalus nigran. Malgrizo egalus grizon. Uzante la supre montritan farbocirklon, oni povus eĉ krei sinonimojn: malverdo = ruĝo. Tamen tia uzado postulas, ke la alparolato jam parkere konas la kolorcirklon.
Per la sufikso -et- indikeblas, ke temas pri nepreciza, duba nuanco: "Ŝiaj okuloj estis bluetaj."
Por interkoloraj nuancoj utilas ankaŭ simpla kunmetado de vortoj. Notu la diferencon inter ruĝbruna (ruĝe bruna) kaj brunruĝa (brune ruĝa).
[redaktu] Apliko de kolorkodoj en komputado
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: