Groß-Umstadt
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
Groß-Umstadt estas historia urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio, inter la urboj Darmstadt okcidente kaj Aschaffenburg oriente, kiuj ambaŭ distancas 25 kilometrojn. La regiona centro Frankfurto ĉe Majno foras 45 kilometrojn nordokcidente.
Proksimume la duono de la 22.000 enloĝantoj loĝas en la urbo mem, la alia duono en pluraj historiaj urbetoj en la ĉirkaŭaĵo, kiuj estis sendependaj komunumoj ĝis la jaro 1977, sed tiam unuiĝis kun Groß-Umstadt.
Inter ili estas
La urbo estas pitoreske ĉirkaŭata de montetoj, la plej nordaj randaj montoj de la mezmontaro Odenwald, kun multaj vitejoj, kaj estas konata vina regiono.
[redaktu] Partneraj urboj
La du partneraj urboj
- Saint-Péray (Francio), ekde 1966, kaj
- Santo Tirso (Portugalio), ekde 1988, same estas karakterizataj per vina kultivado.