Härnösand
El Vikipedio
'Härnösand (esperante Hernusando) estas la ĉefurbo de Ångermanland (esperante Angermanio) en Svedio. Ĝi estis fondita 1585 sur insulo apud la elfluo de Ångermanälven. La nomo kredeble elvenas de la prasveda diino Härn, kiu supozeble havis kultcentron ĉe la insulo antaŭ la alveno de kristanismo. En la fino de 18-a jarcento Hernusando estis unu el la plej modernaj urboj en Eŭropo, ekzemple ĝi havis la unuajn elektrajn stratlanternojn en Eŭropo kaj la unuan urban telefonsistemon en Svedio. Nuntempe ĝi estas malgranda kultururbo kiu enhavas proksimume 18 000 loĝantojn.
[redaktu] Esperanto en Hernusando
La unua mencio de esperantistoj en Hernusando estas en la libro Hindo rigardas Svedlandon de sinjoro Lakŝmiswar Sinha, hinda esperantisto kiu veturis en Svedio inter la jaroj 1929-30. Li mencias iujn esperantistojn kiuj montris al li la grandajn segejojn en la urbo (kiuj nun ne plu ekzistas) kaj la liberaeran muzeon. Sed post tiam ne estas iuj konataj esperantistoj. En 2006 fondiĝis la Hernusando Esperantista Klubo (HEK), la unua esperantista klubo laŭ la oficialaj aŭtoritatoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.harnosand.se
- http://www.resultat.se
- http://www.tidningen.to/las.asp?toppid=001&typ=egna&id=1497277
- http://www.harnosand.fhsk.se/kapells