Hernusando Esperantista Klubo
El Vikipedio
Hernusando Esperantista Klubo (HEK) fondiĝis la 17-an de majo 2006. Ĝi estas radikala esperantoklubo en Härnösand - la malgranda ĉefurbo de Västernorrland, Ångermanland, Svedio - kun ĉirkaŭaĵoj. Kiel unua prezidanto Robin Rönnlund estis elektita.
La klubanoj laboras por riĉigi la esperantan kulturon per traduko de filmoj, kreo de muziko (ekzemple La Perdita Generacio kaj Kanajlaro de esperantistaj piratoj havas sian centron ene de HEK) kaj trovo de novaj manieroj uzi kaj evolui la internacian lingvon (ekzemple ĉe Rolludoj kaj Bakio).
HEK kontakteblas rete: hernusando.esperantista.klubo@gmail.com