Höchst im Odenwald
El Vikipedio
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Höchst estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, en federacia lando Hesio. La komunumon pasas la federacia strato B 45 inter Hanau norde kaj Eberbach sude, kaj ankaŭ la federacia strato B 426 inter Darmstadt okcidente kaj Obernburg, Miltenberg kaj Aschaffenburg oriente.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
[redaktu] Situo
Höchst situas en la nordo de la mezmontaro Odenwald inter 175 kaj 400 metroj da alteco super marnivelo en la valo de la rivereto Mümling, kiu venas de sudo kaj fluas nord-orienten.
[redaktu] Najbaraj komunumoj
Nord-okcidente limas la urbo Groß-Umstadt (subdistrikto Darmstadt-Dieburg), nord-oriente la urbo Breuberg, oriente la komunumo Lützelbach, sude la urbo Bad König, sud-okcidente la komumumo Brensbach kaj okcidente la komunumo Otzberg (subdistrikto Darmstadt-Dieburg).
[redaktu] Divido
Al la komunumo apartenas krom la ĉefa loĝloko Höchst la vilaĝoj Hetschbach norde, Dusenbach oriente, Mümling-Grumbach kaj Forstel sude, Pfirschbach, Annelsbach, Hassenroth kaj Hummetroth okcidente.
[redaktu] Historio
La teritorio de Höchst, kiel aliaj lokoj en valo de la rivereto Mümling, estis daŭre enloĝata plej malfrue ekde la ŝtonepoko. Multaj arkeologiaj trovoj el tiu kaj la postaj epokoj keltaj kaj romiaj pruvas la historian evoluon. Apud la vilaĝo Hummetroth ekzistas ruino de romia 'vilao kampara' (latine villa rustica el la 2-a jarcento post Kristo, kiu viziteblas kaj ankoraŭ esploratas.
La unua skriba mencio de la komunumo devenas el la jaro 1156. Dum la mezepoko inter alie la kavaliroj de Breuberg (kies fortikaĵo troviĝas 4 kilometrojn nordoriente de la centro de Höchst laŭlonge de la rivereto Mümling), la grafoj de Wertheim, la kavaliroj de Eppstein kaj la grafoj de Erbach. Fine de la Tridekjara Milito, dum 1648, la komunumo preskaŭ ne plu havas enloĝantojn kaj novaj civitanoj venas nur tre malrapide.
Dum 1969 la ĝis tiam sendependa komunumo Annelsach aliĝas al la komunumo, dum 1971 sekvas Forstel, Hummetroth, Pfirschbach, Hassenroth, Mümling-Grumbach, Hetschbach kaj Dusenbach.
[redaktu] Partneraj urboj
La komunumo havas partnerajn rilatojn al
Montmélian en Savojo (Francio) kaj