Haĝi Raden Mustapha
El Vikipedio
Haĝi Raden MUSTAPHA, javano, ĵurnalisto. Naskiĝis la 11-an de septembro 1911 en Semarang (Nederlanda Hindujo). En 1929 forlasis sian landon kaj vizitis 16 eŭropajn landojn kaj 6 ekstereŭropajn. Esperantistiĝis en Prago en 1931. Laŭ la aranĝo de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista li faris inter la 15-a de februaro kaj la 27-a de marto 1934 prelegvojaĝon en Ĉeĥoslovakio, parolante en 29 lokoj, antaŭ 10.000 homoj. De septembro 1934 ĝis majo 1935 li planis paroladi en Svedio laŭ la invito de SEF, ĉiumonate parolante en 25 lokoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.