Javo
El Vikipedio
Geografio > Azio > Indonezio > Javo
Javo (indonezie Jawa), estas la ĉefa insulo de Indonezio. Ĝi havas areon de 132,000 km² kaj 114 milionojn da loĝantoj, kaj estas unu el la plej dense loĝataj insuloj de Indonezio, kun 864 homoj por km². Sur Javo estas la indonezia ĉefurbo Ĝakarto.
Javo troviĝas en insula ĉeno kun Sumatro nordokcidente kaj Balio oriente. Nordoriente estas Borneo (Kalimantan). Sude estas la Kristnaska Insulo (administrata de Aŭstralio).
Administre Javo dividiĝas en kvar provincojn:
- Jawa Barat (Okcidenta Javo)
- Jawa Tengah (Centra Javo)
- Jawa Timur (Orienta Javo)
- Yogyakarta [jogjakarta], aŭtonoma princlando
La ĉefurbo Ĝakarto ne apartenas al iu provinco, sed estas administrata de la registaro.
[redaktu] Vidu ankaŭ