Habilitiĝo
El Vikipedio
Habilitiĝo estas akiro de sciencista grado supera al doktoreco ĉe universitato. Ĝi estas rezulto de habilitiĝa proceduro, kies parto estas defendo de habilitiĝa laboraĵo kaj habilitiĝa prelego.
En la komunuza lingvaĵo oni parolas ankaŭ pri docentiĝo, sed estas diferenco: Per habilitiĝo oni pruvas sian kapablon instrui, per docentiĝo oni akiras la formalan rajton instrui ĉe iu certa universitato.
La diferenco en la ekzamenaj postuloj de doktoro kaj habilitdoktoro estas, ke doktoro en sia disertaĵo traktas demandon esence konatan kaj provas doni al ĝi novajn respondojn; habilitdoktoro traktas novan demandon kaj tiel vastigas la kampon de sia scienco. Krome li havu la kapablon instrui sian fakon universitatnivele.
Habiliteco estas foje, sed ne ĉie kondiĉo por iĝi profesoro.
La esperanta radiko "habilit-" ne estas en PIV; ĝi ne estas multe uzata escepte ene de AIS San-Marino. Ĝi estis kreita el la latinaj esprimoj doctor habilitatus (proksimume: kapabligita doktoro) kaj habilitatio.