Hanna Schygulla
El Vikipedio
Hanna SCHYGULLA [hana ŝigula] (naskiĝis la 25-an de decembro 1943 en Chorzów) estas germana aktorino.
En la jaro 1945 ŝia familio ekloĝis en Munkeno, Bavario. Post la abiturienta ekzameno ŝi laboris dum unu jaro en Parizo, poste ŝi studis germanistikon kaj romanistikon en Munkeno, kaj lernis samtempe la aktoradon.
En la 1960-aj jaroj ŝi konatiĝis kun la reĝisoro Rainer Werner Fassbinder. Kun li (kaj kelkaj aliaj personoj) ŝi en la jaro 1968 fondis la ensemblon Antitheater, poste ŝi aperis en aro da teatraĵoj, filmoj kaj du televidserioj sub lia reĝisorado.
Ekde la 1980-aj jaroj ŝi ankaŭ sukcese prezentas sin internaci-nivele, ekz. en Passion (de Jean-Luc Godard) kaj Dead Again de Kenneth Branagh.
Hanna Schygulla nuntempe vivas en Parizo.
[redaktu] Listo de filmoj
- Liebe ist kälter als der Tod (Germanio, 1969)
- Katzelmacher (Germanio, 1969)
- Jagdszenen aus Niederbayern (Germanio, 1969)
- Warum läuft Herr R. Amok? (Germanio, 1970)
- Händler der vier Jahreszeiten (Germanio, 1972)
- Die bitteren Tränen der Petra von Kant (Germanio, 1972)
- Acht Stunden sind ein Tag (germana televidserio, 1972)
- Fontane Effi Briest (Germanio, 1974)
- Falsche Bewegung (Germanio, 1975)
- Die Ehe der Maria Braun (Germanio, 1978)
- Lili Marleen (Germanio, 1980)
- Die Fälschung (Germanio/Francio, 1981)
- Passion (Francio, 1982)
- Dead Again (Usono, 1991)
- Les cent et une nuit (Francio/Britio, 1994)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Hanna Schygulla en Interreta Film-Datenbazo (angle)
Hanna Schygulla en Filmportalo (germane)
Hanna Schygulla kantas kanzonojn (germane)