Hatoro
El Vikipedio
Hatoro, egipte: Hwt-Hr [hut-her; hut-hor]. Ŝia nomo signifas Domo de Horuso. Kiam diino Hatoro simboligas muzikon, amuzon kaj amon, estas prezentata kiel belega damo. Estas ankaŭ prezentata kun kapo de bovino kiel simbolo de la patrina amo. Oni kredis ke ŝi povis kuraci malsanulojn, kaj en ŝia granda templo de Dendero, pilgrimoj venis kun espero de resanigo. Ŝi ankaŭ regeneris la mortintojn kaj iĝis diino ankaŭ de la tombaroj.