Hauru no ugoku shiro (filmo)
El Vikipedio
"La movanta kastelo de Haŭl" | |
---|---|
Originala titolo | ハウルの動く城 Hauru no ugoku shiro |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Daŭro | 119 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | MIYAZAKI Hayao |
Produkto | Studio Ghibli |
Hauru no ugoku shiro (japane: ハウルの動く城 [haŭru no ugoku ŝiro], "La movanta kastelo de Haŭl", 2004) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli.
La reĝisoro estis Miyazaki Hayao. La muzikon por tiu filmo komponis Joe Hisaishi.
La originala rakonto estas laŭ novelo de Dianna Wynne Jones, sed estis parte modifigita per Miyazaki.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
La ĉapelfaristino Sofi ekkoniĝas la magiiston Haŭl, poste la ĵaluza sorĉistino de Novalo metas malbenon sur ŝi. Sofi serĉas la kastelon de Haŭl esperante ke Haŭl povu forigi la malbenon, kaj iĝas purigistino en la kastelo, sed unue Haŭl ne montras intereson por ŝi.
[redaktu] Ĉefaj personoj
- Sofī ( ソフィー [sofī], angle: Sophie Hatter)
- Juna ĉapelfaristino kiu ricevas malbenon transformante ŝin maljuna, la protagonisto de la filmo
- Hauru ( ハウル [haŭru], "Haŭl", angle: Howl)
- Mistera sorĉisto kun juna koro, kiu ne iĝas adulto
- Arechi no Majo ( 荒地の魔女 [areĉi no maĝo], "Sorĉistino de Novalo", angle: Witch of the Waste)
- Egocentra sorĉistino kiu ŝanĝas paŝo post paŝo
- Marukuru ( マルクル [marukuru], "Markl", angle: Markl)
- Juna asistanto de Haŭl
- Karushifā ( カルシファー [karuŝifā], "Kalcifer", angle: Calcifer)
- Malgranda fajra demono kun grandaj fortoj
- Kabu ( カブ [kabu], "Brasiko", angle: Turnip Head)
- Magie moviganta birdotimigilo
- Sariman ( サリマン [sariman], "S-ino Suliman", angle: Madame Suliman)
- Tre forta sorĉistino kontrolanta la palacon de la reĝlando
- Hin ( ヒン [hin], angle: Heen)
- Hundo bredita de S-ino Suliman
[redaktu] Filmo
La filmo Hauru no ugoku shiro aperis en 2004 en la kinoj en Japanio, kaj poste ankaŭ en DVD.
[redaktu] Titolo en aliaj lingvoj
lingvo | titolo | signifo | |
japana | ハウルの動く城 | la movanta kastelo de Haŭl | |
angla | Howl's Moving Castle | la movanta kastelo de Haŭl | |
germana | Das wandelnde Schloss | la movanta kastelo | |
france | Le Château ambulant | la movanta kastelo | |
itala | Il castello errante di Howl | la movanta kastelo de Haŭl | |
sveda | Det levande slottet | la vivanta kastelo | |
pola | Ruchomy zamek Hauru | la movanta kastelo de Haŭl | |
rusa | Ходячий замок | la movanta kastelo | |
hungara | A vándorló palota | la movanta kastelo | |
finna | Liikkuva linna | la movanta kastelo | |
portugala | O Castelo Animado | la movanta kastelo | |
ĉina | 哈尔移动城堡 | la movanta kastelo Hāěr(=Haŭl) |
[redaktu] Libroj
En 2004 la filmo de Hauru no ugoku shiro aperis ankaŭ kiel kolorplena kvar-voluma filmkomikso.