Heinrich Nischwitz
El Vikipedio
Heinrich NISCHWITZ (naskiĝis la 18-an de novembro 1907; mortis la 12-an de marto 2002) estis germana esperantisto kaj bankoficisto, honora membro de Germana Esperanto-Asocio.
Li esperantistiĝis en 1922. En 1926 li iniciatis la fondon de Suda Ligo (laborunuiĝo de esperantistoj en Badeno kaj Virtembergo). De 1954 ĝis 1983 li estis estrarano de GEA. Li estis mecenato, interalie kiel membro de Societo Zamenhof.