Herbert Moore Scott
El Vikipedio
Herbert Moore SCOTT (skot) (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1884 en Moundsville, Okcidenta Virginio) estis usona advokato (ĝis 1926 muzikinstruisto). Li estis Esperantisto ekde 1906, konsilanto ĉe la fondiĝo de EANA en 1908 kaj diversajn fojojn ekzamenestro. Li kunlaboris al La Revuo (de 1908 ĝis 1914) kaj al The Esperanto Monthly. Li estis kunlaborinto aŭ kunredaktinto de Amerika Esperantisto post 1907. En 1928 li eldonis Filatelan Terminaron (Esperanto, angla, franca, germana). En la 1930-aj jaroj li verkadis Praktikan Konkordancon de Klasika Esperanto ampleksanta ĉiujn verkojn de Zamenhof kaj Kabe kaj ĉirkaŭ 60 aliajn ĉefverkojn.