La Revuo
El Vikipedio
La Revuo estis monata gazeto en Esperanto kiu aperis ekde septembro 1906 ĝis aŭgusto 1914, post kiam la Unua mondmilito malebligis pluan eldonadon.
La E-movado ricevis bonan impulson, kiam profesoro Carlo Bourlet komencis en 1900 propagandi E-n. Li instigis la konatan francan librejon Hachette kaj kompanio eldoni sub kontrolo de L. L. Zamenhof multajn bonajn esperantlingvajn librojn kaj komenci en septembro 1906 la eldonon de pure literatura revuo, kies direktoro fariĝis BOURLET dum la Félicien Menu de Ménil estis ĝia ĉefredaktoro.
La Revuo tute ne okupiĝis pri diskutoj, sed rigardis Esperanton fakto, kiel Carlo Bourlet skribis en la unua numero: "Por ni Esperanto estas fakto kaj ni uzas ĝin kia ĝi estas.". La gazeto aperis dum 8 plenaj jaroj en sume 96 numeroj en formato B/5 kun entute 6144 paĝoj. Ĉiu jarkolekto havis 12 kajerojn kun po 48 paĝoj da literaturo (tio estis dum 8 jaroj 4032 paĝoj entute) kaj 16 paĝoj da informoj de societoj, diversaj sciigoj kaj anoncoj. Sur la unuaj 4-22 paĝoj La Revuo havis nur verkojn, tradukojn, kongresparoladojn ktp. de ZAMENHOF kaj sur la ceteraj verkojn de la plej bonaj E-tradukistoj kaj -verkistoj. ZAMENHOF fine, post morto de La Esperantisto en 1895 havis denove gazeton, en kiu li povis publikigi siajn modelajn tradukojn el la Biblio kaj de diversaj verkistoj (Gogol, Schiller, Andersen, Goethe, Orzeszko, Molière). Inter la kunlaborantoj estis la plej bonaj verkistoj: Kabe, Grabowski, Hodler, Lambert, Bicknelt, Valienne, Kabanov, Boirac, Privat, Ŝidlovskaja, Hankel, De Menil, Inglada, Aymonier, Noel, Rust, Čejka, Pillath, Simon, Dalmau, ktp. La redakcio de La Revuo havis grandajn meritojn instigante la Esperanto-verkistojn ankaŭ per ĉiujara Literatura Konkurso. (La uzitan artikolon de E.d.E skribis P. TARNOW.)
La redaktaj principoj de La Revuo rilate la lingvouzon estis tre liberalaj. Tio kreis favorajn kondiĉojn por la evoluo de Esperanto kiel literatura lingvo. La Revuo do en certa grado estis antaŭulo de Literatura Mondo.